Paco, kaŝanta en via sin' profunda riĉon de trezoro abunda, ho plej bela Diino, min arda korsopiro tiregas al vi, troe tarda, kaj tre mi timas, ke min superŝutos per la mizero de zorgoj jam l' obskura aĝo de oldo, antaŭ ol salutos min via tempo belega de plezuroj, krono de viaj festoj kun ĉie-rega danco je ritmo de kantomezuroj. L' urbon eniru, Diin' favorega! Savu la domojn de l' malamata plago milita, de l' kverelad' frenezuma, ĝojanta je fer' akrigita! |